Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.

— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto, — tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la