Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.

Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo da la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.

— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro?… Mi memoras, kiel tio fariĝis… La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin…