Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/103

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Si rememoris la malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi : « nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori ».

Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.

— Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple : alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita, unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese, ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti, kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al kiu oni devas rifuzi krediton, k. t. p. Ĉiujn tiujn ecojnvirinoj ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn