Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/104

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ridindaj ili ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estaŝ por la posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj, mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas la socio de la aĉetantoj.

La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo, kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.

— Nu, diru al mi, kara Mario, — ŝi diris, — diru al mi sincere : ĉu vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata, lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi garantiis, ke ŝi estas honesta?

— Ne, Evelino, — kun malfacileco eldiris Mario, — tion mi garantii ne povas.

— Kaj nun, — ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de la magazeno, — diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado, povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en niajn instituĉiojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?

— Certe ne, — elbalbutis Mario.

— Vi vidas do, — diris Evelino, — ke vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certeestas bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, — de alia flanko la