Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn ella nombro de viaj protektatinoj.

Ce lalastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion sur ambaŭ vangoj.

La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo, kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenisĉion.

— Sinjorino! — ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, — ne faru alvi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne akceptis... estas ja vero....

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta. Ili eliris el la magazeno kaj haltissur la larĝa trotuaro de la strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion profunde hontis, ĉar ŝine povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj de la trotuaro.

— Sinjorino! — la unua ekparolis Mario, — Dio vidas, kiel forte min doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia flanko — la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun havas la laborantaj virinoj...

— Mi komprenas, — diris Marta malrapide kaj mallaŭte, — oni