Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

min tie ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas kontidon...

— Donu al mi vian adreson, — diris Mario, evitante respondon — eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi...

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino, dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.

Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de ŝi.

Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo.

— Almozo ! — ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis.

Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj Sufokis la strata bruo.

Lavirino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon, kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado elcskuisla intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis