Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris al ŝi la koron kaj turmentegis ia konsciencon...

Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj.

— Dio! — ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, — donu al mi lokon sur la tero! almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj? Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne flami per honto antaŭ si mem... Kiel do ambicia, enviema, postulema kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estisl ne vere?

Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika