Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj ?

En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.

La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj malgrandaj kufetoj, Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare aĉetadis la objektojn por sia tualeto.

Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro vidis ŝin denove ensia magazeno.

— Kiel longe jam vine estis ĉe ni, — diris la mastrino de la magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue : — Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.

— Sinjorino! — ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris antaŭ ŝi, — ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj lipoj ŝi perforte aperigis rideton.