Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/112

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis kaj alproksimiĝis al la tablo.

— Jes, sinjorino, — ŝi diris, — depost la foriro de fraŭlino Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.

— Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, — mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni.

Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.

— Certe, — ŝi diris, — se sinjorino nur scias altranĉadon... Ci tiuj vortoj eslis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi, levis la kapon kaj komencis aŭskulti la inlerparoladon kun videbla atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta rigardis la lajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio, kruciĝ ante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo ĥaoson tute nesolveblan.

La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.

— Mi ne povas, — ŝi diris, — ŝajnigi min kompetenta en afero, en kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom