Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/113

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

scias, sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolajon mi altranĉi ne povus...

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino Bronislavo aperis iom nekontenta rideto...

— Strange! — ŝi diris, turnante sin al la mastrino, — multe da personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de la tuta laborado.

Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino turnis sin al Marta :

— Kaj koncerne la kudradon mem? — ŝi diris per denove demanda tono.

— Kudri mi scias sufiĉe bone, — respondis Marta.

— Per la maŝino, kompreneble?

— Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.

Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.

— Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite, — mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta ruĝo alternis kun paleco.

— Sinjorino, — ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la magazeno, — ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke mi povu ellerni...

— Tio ne estas ebla! — ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra tono.