Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/115

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el ĉie...

Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi, kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano, por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan Prière d’une vierge, ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per : mi ne povoscias!...

— Ciam tio sama! — ŝi ripetis en siaj pensoj, — iom de ĉio, nenion fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco...

Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso « mi ne povoscias », lacigis ŝin. En tiu tago, elirante ei sia domo, ŝi estis tiel zorgo plena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano, kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo. Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto, ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu komence konsistis nur el la mallonga vorto : kial? Post momento al tiu ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj.

— Kial.. estas tiel? — demandis sin mem la juna virino, — kial la homoj postulas de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion, kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?

Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.

— Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian konatecon? — eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la