Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/116

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

momento de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita, kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.

— Vi eble ne rekonas min, — diris la fraŭlino, marŝante flanke de Marta, — mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N. preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

— Efektive, mi rememoras, — ŝi eldiris post momenfo kun kelka malfacileco.

— Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur la strato, — diris plue Klaro, — sed vi estis iam por mi tiel ĝentila kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via filineto...

Si hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian penson.

— Mia infano vivas, — ŝi diris.

La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ meditante, posto ŝi diris :

— Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en la pensoj : ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo... kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanlta en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje