Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/117

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

faras grimacojn, sed se oni estas malriĉa, oni ja devas ipfoje ion toleri... se oni nur havas laboron. Tial estis al rni malagrable, tre malagrable, kiam mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron... Mi tuj rememoris mian kompatindan Eminjon... — La lastajn vortojn la kudristino elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.

— Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? — demandis la juna vidvino.

— Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas, iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto, mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj, Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ la aĝon de dekdu jaroj. Tial la onklino konstante paroladis : al Eroinjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos.... Koroepce ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita, ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis afliktita. — Kio do grava, — li diradis, — ŝi estos malbela, ŝi ne edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! — Mia patrino respondadis : — viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. — Ho vi, virinaĉoj, virinaĉoj! — li diradis, — laŭ via cerbo, se oni nur ne edziro iĝas, oni tuj mortas dc malsato! Ĉu la knabino ne havas manojn? Kaj vi devas scii, ke li mcm estis ĉarpentisto kaj li amis fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis : — La manoj, mia sinjoro, tio estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas, sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dektri jaroj, kiam la gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble