Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank’ al Dio mi efektive lernis ĉion, kio estas necesa...

— Kaj ĉu vi longe lernis? — demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

— Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank’ al tio nun mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna virino, estas necese havigi ian negrandan komforton...

— Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

— Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por loĝejo ni ne bezonas pagi... ceterc sinjorino N. pagas al mi bone, kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

— Mia Dio! — ekkriis Marta, — kiel feliĉa vi estas!

— Jes, — respondis Klaro, — estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo, kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en festo oni eliras en la mondon de Dio ; sed kiam mi ekpensas, ke mia laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garanlias ian tolereblan estontecon al miaj fraloj, mi sentas min tre feliĉa kaj mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nck kapon, nekmanojn. Ho, kiom da afliklo mi liavis pri tiu Eminjo, kiom multe mi ploris pro ŝi...