Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tamen silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.

— Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrino en la ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvjn horoj en la magazenon... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus labori tie, kie ŝi nun laboras...

La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta. Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino.

— Fraŭlino Klaro, — ŝi ekkriis, — parolu, parolu pli rapide, mi ĉion konsentos, ĉion en la mondo ! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

— Ha, mia Dio! — ekkriis siavice fraŭlino Klaro, — kiel bonege do estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj, kiuj iaboras ĉe sinjorino Szwejc...

— Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin okupas? — demandis Marta kun febra scivoloco kaj maltrankviieco.

— Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras ĉirkaŭ dudek vir-