Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/121

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj doloro paroli pri tiu pagado...

— Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, — vive interrompis Marta, — mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

— Kaj malplej donas, — malĝoje finis Klaro la frazon; — sendube, — ŝi parolis plue, — estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial, se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

— Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja multe da libera tempo.

— Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro parolis al Marta :

— Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse rakontas pri ŝia pasinteco. Si fondis la kudrejon jam antaŭ dudek jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino Bronislavo, diris, ke Szwejc ekspluatas la kompatindajn laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi ne kom-