Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/124

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.

Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo monlris samtempe, ke la vivo tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon de detruado.

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko, Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

— Sinjorino Szvvejc! — ŝi diris, — mi prezentas al vi sinjorinon Marta Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro :

— Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiomda laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos...

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la fnanikon de ŝia supervesto kaj rapide anlaŭhaltigis ŝian parolon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris kun la energio de persono tute sendependa kaj parte sentanta sian superecon, — por kio vane perdi vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis... la tuta afero konsistas en tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.