Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperameŭton, — ŝi diris kun senŝanĝa dolĉeco, — vi komparas la pagon, kiun ricevas la laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte...

— Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi mem, — interrompis Klaro; — mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie ni iros al ia alia loko...

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinisla kapon.

— La amo al proksimulo, — ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, — la amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono... Klaro faris senpaciencan movon.

— Mia sinjorino Szwejc, — ŝi diris, — la amo al proksimulo estas ĉi tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron, por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?

Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.

— Kara fraŭlino Klaro, — ŝi diris, — vi scias bone, kiel mi zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia moraleco...

Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis efektive per esprimo malmola kaj severa.

Klaro ekridetis.

— Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?

— Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas...

— Do, kun kiaj kondiĉoj? — vive alakis Klaro.

— Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.