Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Klaro malkonsente ekskuis la kapon.

— Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, ŝi diris decide, kaj ridante ŝi aldonis : — dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio estas du spesdekoj por horo... Tio certe estas ŝerco.

Ŝi turnis sin al Marta kaj diris :

— Ni iru, sinjorino, ien aliloken.

Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi staris momenton kvazaŭ alforĝita alla loko, poste ŝi subite levis la kapon kaj diris :

— Mi konsentas pri viaj kondiĉo, sinjorinoj. Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.

Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. — Jam tiel mi decidis, — ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte : — vi diris ja mem antaŭ unu horo, ke plibone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo : danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;