Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/127

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono,kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano ; ŝi estis ankoraŭ tro nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta, ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero leviĝi iam sur pli allan.

Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto.

Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.

Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo, laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.

Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun la konscio de sia propra senkapableco.

Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la