Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.

Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo.

Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.

Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.

Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu, en kiun ili enfalis : la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj, de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.

Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de vivo, kiam ili