Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/129

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malprok simon sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj, kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj, simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun ridelo, kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj, kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj : petolemaj, sarkasmaj, sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj harligoj, inter kiuj iufoje per