Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj laboristinoj nur unu postulon : nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj. Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema : unue pro tio, ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento. Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas, por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis alla oreloj de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis, aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro, envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj laboradisĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.