Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/132

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la cerbo.


Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj jmpresavidaj legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon dc du koroj trapikitaj de flamaj sagoj?

Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamanloj feliĉaj aŭ malfeliĉagaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto aŭ persekutataj de ĝi.

Pardonu ! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen, mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon. Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi, kunpremi kaj fermi en epizodo, — sed mi ne povis, ĉar mi konsciis, ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en interplekton da intrigoj, en kronon da epizpdoj, — mi tamen tion ne faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se ĝi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato, kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al