Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/136

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo, kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante nenion, kiopovus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj...

Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Si alkroĉiĝadis nur al unu rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estasja nebaritaj.

Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis? Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro? Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide mortas.

Jes : ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion, en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon : mi estas juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron : ŝi estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj