Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/137

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ligitaj inter si; estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj malfortigadis ŝian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝisnun ne konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta murmureto : mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke liu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du malgrandaj infanoj...

— Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj ? — kun febra scivoleco demandis la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe :

— La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon, kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro! kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj...

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historioj en kiu eble speguliĝis ŝia propraestonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus grava! Laestaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo, ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo fermus la okulojn