Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/138

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni...

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tielne povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj; sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ce la vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj sentoj, nome : rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la litoloj de libroj. E1 tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiiun ŝi iam konis, en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da