Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/140

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn vestojn de la juna virino.

— Per kio mi povas servi? — li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de malgajeco en la voĉo.

Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.

— Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala, stranga...

Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.

Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.

— Volŭ sidiĝi, sinjorino, — li diris. — Mi aŭskultas vin atente...

Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.

— La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, — ŝi diris, — sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilaloj kun mia edzo...

La libristo faris saluton.

— Jes, li interrompis. — Sinjoro Swicki lasis post si amikan kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.

— Mi memoras, — diris plue Marta, — ke mi kelkajn fojojn akceptis vin en mia domo kiel bonan gaston...

La libristo faris denove respektan saluton.

— Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto... ke sekve...

Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta, por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde kelke da fojoj.