Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/141

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min, kion mi devas fari!...

La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta, preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltranlivileco, vanaj deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de momento inter tiu du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin interrompis.

— Sekve, — li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, — sinjoro Swicki mortante lasis post si nenian havon?

— Nenian; — mallaŭte respondis Marta.

— Vi havis infanon...

— Mi havas malgrandan filinon.

— Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?

— Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas dudek spesdekojn por tago...

— Dudek spesdekojn por tago! — ekkriis la libristo, — por du personoj! Tio estas ja plena mizerego!

— Mizerego, — ripetis Marta, — se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola; mi estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis