Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/142

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj malrieaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si : kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo : vivo de malriĉa virino!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni Ia ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; ia unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.

La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita.

— Mia Dio! — li diris duonvoĉe, — kiel ŝanĝiĝema estas do la sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin reciproke amanta kaj feliĉa paro!

Marta forprenis la lukon for de la vizaĝo.