Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/144

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

koncize, ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la sorton de ŝi sola.

Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera homo, kiam li atente, kun inlereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.

Marta leviĝis de la tabureto, suf kiu ŝi sidis en la daŭro de kelke da minutoj, kaj, etendante ia manon al la libristo, ŝi diris :

— Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Cu mi povas havi ian esperon? Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu, kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la estaĵoj, kiuj estas karaj por vi...

La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli :

— Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du nemezureble malegalaj ampleksoj. La