Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/145

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lastan vi jam preskaŭ la tutan elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.

— Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur nova kampo vi povas kaj devas...

Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron. La okuloj de Marta ekbrilis.

— Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata kaj neforgesebla sinjoro Swicki...

Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.

— Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝine estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en