Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/149

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĵanjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.

Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili la larmojn de sia infano.

La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado; la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en Ja ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, cirkaŭkovrita de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lurno de la lampo kaj ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte dislingiĝis en la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo, kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado. Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo. Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi, tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron