Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/150

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

agrablan, kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al ĝiaj plej profundaj bezonoj, — kia plezurego tio estas! Laborenspezi dum kelke da semajnoj cent spesmilojn — kia riĉeco tio estas! Kiam ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj, tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos intruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn, por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene, salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros : mi fariĝis inda vin! mi ne subfalis al la malbona