Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

divenas, ke mi estas malriĉa… Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.

Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.

— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas.

— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo…

— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.

Kelke de minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj