Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la almetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:

« Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu. »

Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:

— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.