Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/153

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

econ al la frunto. Post la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi volis viziti la konatan librejon.

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena skriblablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la enirantino li faris tre afablan saluton.

— Vi jam finis vian laboron, — li diris, prenante la manuskripton el la mano de Marta, — bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi tiu momento, eble la librislo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto, ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin Marta mem sentis,