Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/154

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝiaespero? Matena lumo jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno, per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento, rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro. En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per la manplatoj la frunton kaj diris al si : mi ne povas! Leviĝante, kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo : ĉu li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? « Amas, ne amas » murmuretadis la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de kampa astro; « kapablas, ne kapablas » meditadis la malriĉa virino, ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difmi kun plena certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?