Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/156

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis tute enprofundigita en la legadon ; de la loko, sur kiu kontraŭ la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de dekkeike da paŝoj.

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte :

— Ĉu vi tralegis mian manuskripton?

— Mi tralegis, sinjorino, — respondis la libristo... Pro Dio! kion povas signiti liu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

— Kian do sciigon mi ricevos de vi? — demandis la virino ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo. Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo !

— La sciigo, sinjorino, — komencis la libristo duonvoĉe kaj malrapide, — la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras, ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne taŭgas por presado...

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

— Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiuvia senduba talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado, mankas la