Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/157

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon, vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto, talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka momento li diris plue :

— Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente...

Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon, ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de la virino.

— Ĉiam tio sama! — ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la kapon kaj diris pli laŭte : — Dio mia, Dio, Dio!