Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/158

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza, sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi eĉ ĝeme kriis Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta, parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove petegon, sekve humiliĝon!

— Sinjoro, ŝi diris, — vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...

Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen. — Ĉu mia? — ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis, ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris antaŭ ŝi.

— Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.

— Sinjorino, — li respondis, farante geston de kompato, — mi konas nenian tian lokon. Vi estas virino.

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano. Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. ĉiam tio sama! Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun la kalva