Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/159

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron, en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta rido.

— Pri kio vi ridas? — mirigite demandis la libristo, levante la okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.

— Kiel do oni povas ne ridi! — ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, — kiel oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino, aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio!

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.

— Kredu al mi, sinjoro, — li diris kun nuanco de malkontenteco, — ke estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...

— Kion vi diras! — ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da libroj, — kaj vi tion diras serioze?

— Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj estimis...

— Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras Dion...

— Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...

— Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!

La libristo levis la ŝultrojn.

— Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...