Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/160

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Virina problemo, — ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. — Ĉu vi scias, kio ĝi estas, tiu virina problemo?

Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam pli trankvila voĉo diris plue :

— Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero. Legu miajn artikolojn

— Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...

— Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun la dikaj okulvitroj, — vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?

— Bischof, — diris la libristo, — certe estas granda scienculo, sed krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton, kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...

— Da aventuristinoj, — interrompis denove la literaturisto, — kredu al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jenestas la regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...