Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/167

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

— Karolino ! — murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj.

— Karonjo! — ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.

Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.

— Karonjo, ŝi ripetis; — mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?

— Ĉu tio estas vi, Marta? — reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝimalgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.

La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris :

— Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

— Jes, de la infaneco! — ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

— Pri kiu viportas funebron? — demandis lavirino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

— Pri mia edzo.

— Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie?

— Ĉi tie en Varsovio.