Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/168

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

— La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio.

— Per aŭkcio! jes! domage! vi posedas do neriian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis, Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

— Mi estas kudristino.

— Malfacila laboro! — diris ridante la virino en la atlasaĵoj, — mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.

— Vi, Karonjo! vi estis kudristino! — siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atiasaĵoj denove ekridis.

— Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...

Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeĉo. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.

— Ĉu vi edziriiĝis? — ŝi demandis.

La virino denove ekridis.

— Ne! — ŝi ekkriis, — ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...

Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

— Kion do mi faras? — ekkriis la virino en la atlasaĵoj, — per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi vetufos kuri mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo...