Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/169

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kŭj brilantajn regardojn, diris plue :

— Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble ŝanceliĝis momenton.

— Mi ne povas, — ŝi diris, — mia infano min atendas...

— Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom.

— Mi ne povas.

— Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato Krolevvska...

Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta.

— Venu, venu! — ŝi ripetadis, — mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn.

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

— Post unu horo, — ŝi diris, — mi venos al vi, Karonjo...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn « mi venos », Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria! Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj. Liaj njgraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto. Kjam fine la jupa virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino.

— En la daûro de mia tuta vivo, — li ekkriis entuziasme, — en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan