Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/170

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el altaso, veluro, oro...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo.

— Efcktive? — ŝi demandis per tirata tono.

— Efektive, — respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en allasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.

Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.

Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakŝego sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.

Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.

La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj kur-