Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/171

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.

La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan.

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en