Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/177

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

— Li puŝis vin en la mondon, vi diras, — ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭla voĉo, — kia do bonfaro tio estas? Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundaj diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la homoj...

— Kaj kian gravecon lio havas por ni? — ekkriis Karolino kun sia. mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, liuj veroj, kiuj diras al la viro : lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras : estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro! Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni deva tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj ; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa eslimo kaj ŝimilaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato...

— Jes, — diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, — ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!

— Efektive? — demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektoj kaj diris:

— Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen...

Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nŭr malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturadis sian riĝardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde