Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/178

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj.

— Ĉu vi scias, Marta, — interrompis la silenton la virino en la atlasoj, — ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tule ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj! Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe : Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj...

— Karolino ! Karolino ! — interrompis Marta, — elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, — por kio vi diras ĉion ĉi tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?

— Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe.

— Marta! kian aĝon vi havas?

— Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

— Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda 'viktimo de revoj kaj iluzioj!